Baghy, Julio: Ĉielarko
Por la unua fojo tiu versa fabelaro de Julio Baghy (1891-1967) estis eldonita 1966 de J. Regulo en La Laguna.
Per tiu ĉi verko Baghy klopodis krei ion specialan, kio ne ekzistas ĝis nun en nia literaturo kaj, tre verŝajne, mankas ankaŭ en naciaj literaturoj: antologio de fabeloj de fremdaj popoloj, verse reverkitaj de unu poeto. Rezulto estas 11 versaj fabeloj el armena, ĉina, estona, hinda, hungara, japana, madagaskara, negra, rusa, turka, gruza fabelaj fontoj.
.