Baldi, Sergio: Vortaro Haŭsa-Esperanto kaj Esperanto-Haŭsa
Ĉi tiu verko estas la unua vortaro en Esperanto pri okcidentafrika lingvo. Ĝi estas la rezulto de la kunlaboro inter Sergio Baldi – emerita profesoro de la haŭsa kaj de sudanaj lingvoj, kiu ĉefe okupiĝis pri arabaj kaj portugalaj pruntvortoj en afrikaj lingvoj – kaj Renato Corsetti, psikolingvisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Krom la vortarojn Haŭsa-Esperanto kaj Esperanto-Haŭsa, la libro enhavas enkondukojn pri ambaŭ lingvoj, notojn pri prononcado, rakonton en la Haŭsa kaj ĝian Esperantan version kaj liston de mallongigoj.
Redaktita de Renato Corsetti