Gobbo, Federico: Amikaro - Lernolibro de Esperanto
La lernolibro estas la rezulto de konkreta bezono de la aŭtoro post kelkaj jaroj de instruado de Esperanto en la Universitatoj de Amsterdamo, Milano kaj Torino al studentoj venantaj el la tuta mondo. Amikaro do estis speciale tajlorita por kursoj de studentoj en universitatoj de la Eŭropa Unio. Sed ankaŭ lernantoj, kiuj sekvis perretan kurson (ekzemple, Duolingo) povas profiti el la legado de la intrigo en Amikaro.
La aŭtoro ellaboris la libron laŭ nova metodo, kiun li nomas Monoko (Metodo Naturo Kulturo). La metodon li jam uzis en komiksa libreto Bonvenon.
La entute 10 lecionoj konsistas el legotekstoj kun randaj klarigoj, ekzercoj, gramatikaj klarigoj, legaĵoj kaj vortprovizo.
.