Gotoo/Vergara/Kimura: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro Ulrich Lins.

Artikel-Nr.: L3006

Auf Lager - en stoko

39,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Gotoo Hitosi/José Antonio Vergara/Kimura Goro Christoph (red.): En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins

En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a naskiĝdatreveno.

Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia ĉefverko, La danĝera lingvo, aperis en pluraj versioj kaj estas tradukita en nombron da naciaj lingvoj. En sia tuta profesia kaj esperantista vivo li penadis konstrui ponton inter Okcidento kaj Oriento; kun Japanio li havas ankaŭ privatajn ligon.

La volumon enkondukas studo pri la vivo kaj verko de Ulrich Lins. La unua parto entenas ĝeneralajn eseojn kaj historiajn studojn kun rilatoj al lia ĉefverko La danĝera lingvo. La dua kaj tria partoj prilumas la vivon kaj agon de esperantistoj kaj diversajn aspektojn de historiaj procezoj en kaj ekster la Esperanto-movado. En la kvara parto troviĝas eseoj pri Esperanto kaj pri aliaj lingvoj kaj lingvoprojektoj. Je la fino: bibliografio de la verkoj de Ulrich Lins kaj indekso de personaj nomoj.

.

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 700
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2018
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 22,5 x 14,5

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Biographien / Biografioj, Esperanto-movado, Interlingvistiko (en Esperanto)