Pri riskoj kaj kromefikoj de via cerbo legu ĉi tiun libron!
La cerbo estas la plej granda mirindaĵo, kiun la homa korpo povas prezenti. Ĝi estas ekstreme utila ilo. Sed se vi tro naivkrede uzas ĝin, ekestas danĝeroj kaj riskoj.
La informoriĉa kaj profunda faklibro priskribas en distra stilo, kiamaniere per ĝusta kompreno de la riskoj kaj kromefikoj de la cerbo vi povas efike apogi vian psikan sanon.
La aŭtoroj estas delonge praktikantaj fakuloj kaj konatigas vin kun konkretaj instrukcioj, kiuj baziĝas sur la plej novaj rezultoj de la cerboesploro, psikiatrio kaj klinika psikoterapio.
Kun multaj kazoekzemploj.
El la germana tradukis Alois Eder