Tonkin, Humphrey/ Raola, Orlando (red): Esperantologio - Esperanto Studies - nova serio 1 (9)
Priskribo: Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.
La aktuala kajero (eldonita memore al Detlev Blanke, 1941-2016) enhavas la referaĵojn el la 37-a Esperantologia Konferenco, Bonaero, Argentino, 31 aŭgusto 2014.
Enhavo:
Humphrey Tonkin, Orlando Raola: Antaŭparolo
Esperanto: Lingvo kaj movado. Referaĵoj el la 37-a Esperantologia Konferenco, Bonaero, Argentino
Aktoj de la Esperantologiaj Konferencoj
Markos Kramer:Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco? ... aŭ Kiel difi ni kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?
Esther Schor: Zamenhof kaj la liberala-komunuma debato
Christer Kiselman: Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj
Maciej Paweł Jaskot:Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto
Esperantologio / La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)