UEA-UK

Universala Esperanto-Asocio

Peranto en Germanio: d-ro Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, 55129 Mainz

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj.

 

La ĉefaj celoj de UEA estas:

  • disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto

  • agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj

  • faciligi la internacian komunikadon

  • plifaciligi la spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraǔ la diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aǔ lingvo

  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

 

UEA laboras en pluraj kampoj:

  • UEA eldonas la revuon Esperanto kaj librojn kaj posedas libro-vendejon

  • UEA organizas jare Universalan Kongreson kaj aliajn konferencojn

  • UEA kunlaboras kun gravaj organizoj: Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eǔropa Unio, Internacia Organizo por Normigo

  • En kulturo kaj edukado UEA celas altigi la lingvan nivelon kaj kontribui al internacia kultura interŝanĝo per belartaj konkursoj, internaciaj ekzamenoj, kongresa universitato ktp.

  • En la Delegita Reto ĉirkaǔ 1600 delegitoj en cento da landoj ofertas al la membraro personajn servojn: turisman informadon, helpon dum vojaĝoj, respondojn al fakaj demandoj.

 

UEA ofertas al siaj individuaj membroj multajn utilajn servojn, ekzemple:

  • La revuon Esperanto (11 numerojn/jare) aǔ rete aǔ papere

  • Aliron al la unika Delegita Reto, la moderna reta jarlibro

  • Favorajn kotizojn por Universalaj Kongresoj

  • Favorajn kondiĉojn por aĉetoj en la libroservo de UEA

En la reto vi trovas la servojn de UEA jen (ekstera retejo): www.uea.org

Ein besonderer Dienst von UEA für Einsteiger in die Sprache ist die Seite uea.facila.org   Hier erscheinen Informationen zu UEA und der Esperanto-Bewegung. Die Beiträge (Texte und Filme) sind kurz und in leichter Sprache gehalten, damit auch jene sie gut verstehen können, die die Sprache gerade lernen.

 

Jen vi povas aliĝi al UEA 2026:   UEA-reta aliĝilo 2026

 

++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

6a Virtuala Kongreso de Esperanto

de 4.-7.12.2025 okazos la 6a Virtuala Esperanto-Kongreso, organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La temo de la Virtuala Kongreso estas  "Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj"

La Virtuala Kongreso estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 23-a de novembro 2025.

Jam pli ol 600 homoj el 74  landoj aliĝis. Jen eblas aliĝi: Virtuala Kongreso 2025

++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Austrio

Jam de pli ol 100 jarojn UEA organizas Universalan Kongreson de Esperanto. Tie kunvenas Esperanto parolantoj el la tuta mondo dum unu semajno por diskuti kaj debati, por renkonti geamikojn kaj amuziĝi. La 111a UK de Esperanto okazos en la austria urbo Graz.

La kongreo okazos 1. - 8. aŭgusto 2026 en la prestiĝa kongresejo Congress Graz (ekstera retejo, belega filmeto sub Fly through))

Individuaj membroj de UEA ĝuas pli favorajn kotizojn. La dua favorpreza aliĝperiodo daŭras ĝis la 31a de marto 2026. Do, aliĝu baldaŭ.

 

        Jen vi trovas la retan aliĝilon (ekstera retejo) por la  111a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Austrio

        Jen vi trovas la Unuan Bultenon (ekstera retejo) kun kelkaj bazaj informoj pri la UK: UK 2026 Unua Bulteno

        Jen (ekstera retejo) vi baldaŭ trovos la Duan Bultenon kun gravaj informoj pri UK, programo, hoteloj kaj ekskursoj  

         Dua Bulteno (ankoraŭ ne havebla)

     

 

Kromajn informojn pri UEA kaj UK vi ricevas de la UEA-peranto en Germanio:

D-ro Wolfgang Schwanzer (UEA), Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz
Telefono: 06136-46232
Retpoŝto (bv forigi la 4 XXXX): wolfgang.schwanzer@XXXXesperanto.de
Bonvolu pagi al jena konto:
Konto: Dr. Wolfgang Schwanzer; Volksbank Darmstadt-Mainz
IBAN: DE03 5519 0000 0400 5790 17 ; BIC: MVBMDE55