La ondo de Esperanto - diversaj jarkolektoj
La eldonejo Sezono el Kaliningrad plublikigis dum multaj jaroj la altkvalitan revuon La Ondo de Esperanto. Ĝi raportas pri aktualaj temoj de la esperanta movado en diversaj rubrikoj per intervjuoj, eseoj, konkursoj, recenzoj, distraj artikoloj ktp. Fine de 2016 aperis la lasta papera versio, poste nur elektronikaj versioj
Jen oferto de pluraj jarkolektoj inter 2001 kaj 2016. La plej multaj estas kompletaj, ĉe kelkaj mankas unuopaj kajeroj (indiko: sen k xyz). La kajeroj estas kutime en tre bona stato kiel ricevitaj de la eldonejo. Tamen kelkaj havas etetajn difektojn, kaŭzitajn dum la poŝta sendo.
La jarkolektoj konsistas kutime el 12 numeroj en 11 kajeroj, la nombro de paĝoj varias.
Eblas nur aĉeti "kompletan" jarkolekton, ne unuopajn kajerojn. La prezo por ĉiu jarkolekto estas 12€, se mankas kajeroj la prezo reduktiĝas je po 2€. Aldoniĝas sendokostoj (ekzemple 3€ por jarkolekto).
Mendoj eblas nur per retletero (ne per la vendeja mendilo!), kun indiko de la jarkolekto. Klientoj, kiuj deziras mendi plurajn jarkolektojn, bv. kontakti min pro pli favora prezo.
Ni ankaŭ peras la aktualajn kvaronjaran elektronikan almanakon La Ondo de Esperanto
Jen listo dela haveblaj paperaj jarkolektoj:
2001, 2002, 2003, 2004, 2005 (sen k 216), 2006 (sen k 136), 2007 (sen k 151, 158), 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014, 2015, 2016
La bildo montras titolpaĝojn de kajeroj de pluraj jarkolektoj.