Schmidt, Johann: Historio de la universala lingvo Volapuko
Konciza superrigardo pri la historia evoluo de Volapuko de la komenca periodo ĝis la "tempo de la forgeso" 1914-1929. Sed tamen kun aldono pri la nova Volapuko de Arie de Jong post 1931.
El la originalo "Jenotem valemapüka Volapük" tradukis la konata franca volapukisto Philippe Combot, kiu ankaŭ aldonas 22-paĝan indekson laŭ nomoj, urboj, gazetoj, libroj, lingvoj.
.