1 - 1 von 168 Ergebnissen

Setz: La abeloj kaj la nevidebla

Artikel-Nr.: L3244

Auf Lager - en stoko

33,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Setz, Clemens J.: La abelo kaj la nevidebla.

El la germana trad. Detlef Karthaus. Enkonduko de Jan P. Sandel

Jam ofte eksteruloj provis priskribi la atingojn aŭ fiaskojn de internaciaj lingvoj, sed profundaj, kompetentaj enrigardoj restas raraj.

Per ĉi tiu libro, la aŭstra aŭtoro Clemens J. Setz sukcesas ne nur elokvente kaj ofte humure priskribi la poezian produktadon de pluraj inventitaj lingvoj de pasinto kaj nuno, sed dediĉas ankaŭ ampleksan ĉapitron al la poezio de Esperanto, kun specialaj sub­ĉapitroj pri Vasilij Eroŝenko, Baldur Ragnarsson, Jorge Camacho kaj Spomenka Štimec.

Por ĉi tiu verko, Setz ne nur eklernis plurajn el la planlingvaj projektoj, sed eĉ ofte mem tradukis el ili.

 “La eble plej trafa difino de poeto, nome ‘abelo de la nevidebla [mondo]’, kiun proponis Rainer Maria Rilke, aparte validas, laŭ Setz, por poetoj verkantaj en elpensitaj lingvoj... Aparte laŭdinda estas la elstare kolosa laborego, per kiu Detlef Karthaus siavice videbligis ĉi tiun oran ĉelaron al nia verdlingva mondo.” (El la enkonduko de Jan P. Sandel)

Post la apero de la germana originalo de ĉi tiu verko en 2020, la aŭtoro ricevis la plej prestiĝan premion por germanlingva literaturo, la Georg-Büchner-Premion (2021).

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 370
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2023
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo, Interlingvistiko (en Esperanto)
1 - 1 von 168 Ergebnissen