Green, Sam: The universal language - A documentary film
La preskaŭ 30-minuta dokumenta filmo spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn, kiujn li filmis ĉe lastatempaj UK kun trezoro de neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua movado.
Sur la DVD troviĝas la filmo kaj interalie parolado de Humphrey Tonkin kaj intervjuo kun Leo Sakaguchi, denaska esperantisto.
La filmo mem estas en la angla lingvo, sed subtitoloj en 19 lingvoj ebligas vastan informcelan uzon.