Jonny M: Petolas
Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu bonkvalita verko en konata rege-repa maniero – Sed ĉifoje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. „Jonny M - Petolas“ estas la titolo de la albumo.
Ĉifoje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego. Krom la artisto kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. „Propra plaĉo“, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantitas en vivaj koncertoj.
Do por fini, la tria oficiala albumo de la germana Esperantokantisto estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj (verdaj?) ŝatantoj de Jonny M!
Jen la kantoj:
01. Propra plaĉo
02. Vitamino D
03. Verkas mi regeon
04. Danĝeras
05. Ĉiam mankas dormo
06. Ie en la mondo
07. Hej DĴ
08. Nia familio (kun Tim Gallego)
09. Dancu malrapide
10. Veneno
11. Legalizu
12. La bambo
KD, publikigita 2024
.