Vleminck, Christiane de/ Damme, Emile van: ABC-gramatiko de Esperanto.
Simpla, klara sed sufiĉe kompleksa gramatiko (nur en Esperanto) por komencantoj kaj - prefere por progresintoj.
La gramatika terminaro estas la klasika eŭropa, tiu, kiun uzas la plimulto de la ekzistantaj lernolibroj. La temoj estas alfabete (ABC) ordigitaj, la prezentado en du kolumnoj subtenas la klaran legadon.
Ilustraĵoj, tabeloj kaj indekso multe helpas la leganton/lernanton.