Menade bal püki bal - Festlibro Reinhard Haupenthal

Artikel-Nr.: L0310

Auf Lager - en stoko

64,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Menade bal püki bal. Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal

Festlibro por la 50a naskig-tago de Reinhard Haupenthal (1995-02-17)

La festlibro aperas okaze de la 50a aniverso de la renoma esperantologo kaj interlingvisto Reinhard Haupenthal. Krom siaj aktivecoj kiel tradukisto de germana beletro Haupenthal elpaŝis aparte kiel bibliografo kaj esploris la historion de la plan-lingvo Volapük. Lia kolektiva verko Plansprachen (1976) estas rigardata kiel baza verko de la interlingvistiko.

Tra jardekoj Haupenthal aktivas eldone kaj editore, same kiel redaktoro de diversaj revuoj.

La festlibro Menade bal püki bal (Al unu homaro unu lingvon, devizo de Johann Martin Schleyer, 1831-1912) entenas pli ol 40 kontribuojn de aŭtoroj el 20 landoj. La plej multo estas verkitaj en Esperanto, pluraj en la germana lingvo, unu en la angla. Enhave la plej multo pritrakas esperantologiajn temojn, nur kelkaj volapukajn.

Kun bibilografio de la verkoj de Reinhard Haupenthal.

.

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 487
Verlag-Eldonejo Edition Iltis, Saarbrücken
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 1998
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 20,9 x 14,9

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Esperanto-movado, Biographien / Biografioj, Interlingvistiko (en Esperanto), Interlinguistik (deutsch), Andere Plansprachen, Volapük