Artikel-Nr.: L1594
16,40 *

Auf Lager - en stoko

Zubehör

Artikel-Nr.: L3109

Evans, Edmund Grimley (ed): Perlo

Traduko de "Pearl", fama mezangla poemego.
Tradukis Marjorie Boulton. Enkonduko de Humphrey Tonkin.
Editoris: Edmund Grimley Evans.

Priskribo: "Dum mi estis en la domo de Marjorie Boulton en Oksfordo, mi ek­vidis faskon da surtajpitaj flav-oranĝaj paperoj, kiun mi tuj rekonis kiel manuskripton de ŝia neeldonita traduko de Perlo, menciita en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton kun la informo, ke ĝi ankoraŭ atendas publikigon. Kun la manuskripto trov­iĝis libro de la originala teksto kun mul­taj krajonaj notoj kaj kvarpaĝa manskriba dokumento "Pri la traduk­ado". La 101-strofa, 1212-versa poemo estis verkita en la malfrua 14-a jarcento de aŭtoro, kies nomon oni ne scias, en nordokcidenta dia­lekto de la mezangla. Ĝi priskribas sonĝon aŭ vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon." (Edmund Grimley Evans)

"La verko troviĝas en unusola manu­skripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion diman­ĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)

15,90 *

Momente ne en stoko, bv. kontakti min     (>>> Frage stellen)