Soros, Tivadar: Maskerado ĉirkaŭ la morto.
Kultur-krea kolego de Kalocsay kaj Baghy, mecenata kunfondinto de Literatura Mondo, Tivadar Soros (1894-1968) transvivis la holokaŭston en Budapeŝto kun sia familio dank' al siaj elturniĝemo, homeco kaj helpemo.
Unue eldonita en 1965, lia memorlibro estis siatempe "kulture vere trarompa, ne simple io nova en Esperanto, sed io nova entute" (H. Tonkin). Ĵusaj tradukoj en plurajn lingvojn atestas ke la animtuŝa kaj pensiga atestaĵo de Soros perdis neniom el sia trarompa forto.
Kun antaŭparoloj de Paul kaj George Soros.
La nova eldono aperas sub redakto kaj kun komentario de Humphrey Tonkin.