MacGill, Stefan: Nemave edifi.
Nekutima, unika, sprita, amuza lernolibro por progresintoj kun ege enigma titolo.
Jen la dorspaĝa teksto: Legu unuafoje kaj ĉi tie la sensaciajn malkaŝojn pri nia propra movada militeto kontraŭ la ombraj kaj minacaj fortoj de fanatikismo.
Miru je la nepravigebla optimismo de spiono 005 kaj la stoika subteno de lia kamelo.
Ĉio rivelita en la formo plejparte de teatraĵoj, kune kun cerbo-aktivigaj ekzercoj kaj rolludoj, idealaj por komuna plenumo en progresiga kurso aŭ por hejma perfektigo kaj amuzo.
Ilustrita de Pavel Rak.