Becker, Ulrich/Metz, Zdravka:: Vivprotokoloj - ĉiutagaj vivoj, rakontitaj de esperantistoj.
Kolekto de intervjuoj (aŭ memrakontoj) de 31 esperantistoj el 14 landoj pri ilia ĉiutaga vivo, pasinta kaj aktuala, pri iliaj pensoj kaj konvinkoj, kaj pri la rolo de esperanto en ilia vivo. La intervjuoj okazis inter 1991 kaj 2008 kaj estas en la plej multaj kazoj transformitaj al pli facile legeblaj prozaj rakontoj, sen tro da ŝanĝo en la persona stilo, eĉ se foje neglata, de la rakontintoj.
.