Steele: Flugi kun kakatuoj

Artikel-Nr.: L2509
15,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

Steele, Trevor: Flugi kun kakatuoj

Originale en Esperanto verkita romano.

.Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagaj laboristoj sur nove kreitaj bienoj.
Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj.
Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies “supereco” fakte baziĝas sur superaj armiloj.
Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĝos tragedie.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 256
Verlag-Eldonejo FEL, Antverpeno
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2010
Größe (H x B) in cm 20,4 x 13,4
Anmerkung - rimarko Momente ne en stoko, sed mendebla

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Diese Kategorie durchsuchen: Originala beletro kaj prozo