Elgo, Serĝo: La aliulo
Ĉi tiu sesa krimromano de Serĝo Elgo entenas la ecojn kiujn la ŝatantoj de la serio aprecas : atentokaptan intrigon, fajnan priskribon de la ĉefrolantoj, socio-filozofiajn diskutojn. Legantoj ankaŭ frandos la lingvoinventemon de la aŭtoro kiu enkondukas en siajn verkojn kelkajn lingvajn eltrovaĵojn, kaj lerte ĵongladas per riĉa vortkunmetado.
Serĝo Elgo estas la plumnomo de Georges Lagrange (1928-2004)