Nemere, Istvan: Vismar
Vismar estas nejuna viro, kun tragika pasinto, solulo. Komenciĝis la dudekunua jarcento, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. Li helpis en azilo por senhejmaj hundoj, kaj tio faras la vivon de Vismar pli signifa. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter homo kaj besto?