SAT-EFK (eldonas): Du klasikaĵoj pri sennaciismo. Tekstoj de V. Elsudo kaj E. Lanti
En ĉi tiu volumo vi trovos verkojn, kiuj respegulas plurajn evolustadiojn de la neniel dogmeca kaj ankaŭ nun evoluanta sennaciismo :
● A.B.C. de sennaciismo de V. Elsudo [Viktoro Kolĉinski], unue eldonita de SAT en 1924, kiam la ankoraŭ ne detale ellaborita sennaciismo estis iusence la « ideologio de SAT ». Jen unu el la unuaj provoj malvolvi sennaciismajn ideojn sub tiu nomo.
● Manifesto de la Sennaciistoj de Eŭgeno Lanti, unue eldonita anonime en 1931, poste en pluraj eldonoj ĉe SAT, rigardita longe kiel la definitiva elformulo de sennaciismo. Tiu ĉi sennaciismo-koncepto prezentas sin kiel unu aparta SAT-tendenco inter pluraj.
Antaŭparolo de Gary Mickle, kiu historie enkuntekstigas la verkojn de Kolĉinski kaj Lanti kaj pozitive pritaksas ilian aktualecon.
.