Mickiewicz, Adam: Sinjoro Tadeo aŭ la lasta armita posedopreno en Litvo.
Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse. Tiun polan nacian eposon Mickiewicz (1798-1855) aperigis 1834. Li majstre rakontas la mondon de litvaj nobeloj antaŭ la invado de la napoleona armeo. Kun priaŭtora kaj priverka enkonduko kaj kun postparolo pri la tradukinto Antoni Grabowski de Tomasz Chmielik. Serio Oriento-Okcidento 22.