Steele, Trevor: Dio ne havas eklezion
Bruce Golding estas konata foto-ĵurnalisto, kies specialaĵo estas lokoj de naturkatastrofoj. Li fieras pri sia reputacio de "ŝtalulo". Sed sur Hakilule, insulo grandparte detruita de cunamo, li trovas limojn de lia "ŝtala karaktero". Tie li trovas amon kaj ŝanĝas sian vivpercepton, laborante nun kontraŭ senskrupula korporacio, kiu volas konverti la insulon en luksan feriejon.