Tisljar, Zlatko: Nekutime pri multio - Eseoj kaj artikoloj
Kolekto de tekstoj, kiujn la aŭtoro verkis inter 1988 kaj 2015 por revuoj, monografioj kaj por sia blogo ĉe Ipernity. La tekstoj estas ordigitaj laŭ la 8 temoj Biografioj, Esperantaĵoj, Filozofio/Etiko, Lingvistiko, Pedagogio, Poezio, Politiko, Recenzoj.Ili estas aperigitaj okaze de la 70-jariĝo de la aŭtoro.