Auderskaja, Tatjana: Intelektaj amuzoj - lingvaj ludoj en Esperanto
En tiu ĉi libro estas kunigitaj multaj amuzaj ludoj: literaj, vortaj, tekstaj, ŝercaj, poeziaj amuzoj kaj ankaŭ krucenigmoj. Iuj estas kreitaj laŭ skemoj jam konataj, aliaj estas inventitaj de la aŭtoro mem. Ĉiuj estas aprobitaj de esperantista publiko dum iuj komunaj aranĝoj. Librofinaj solvoj ebligas kontrolon.