Gates, Ronald, Cecil: Murdo en la teatro. - Krimromano
En la universitata teatro devas baldaŭ komenciĝi la fina prezentado de verko de loka dramisto; sed en sia kostuma ĉambro unu el la roluloj kuŝas mortigita. Tiel estas, ke la sesan fojon kunlaboras detektivkomisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson por solvi murdenigmon. Pluroblas tiuj, kiuj havis oportunon kaj eble motivon por okazigi la morton. Kiu el ili kulpas?