Vilas: Memoraĵoj de kampara knabo

Artikel-Nr.: L2979

Auf Lager - en stoko

12,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Vilas, Xosé Neira:  Memoraĵoj de kampara knabo

Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo)

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas)

...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

Romano tradukita el la galega en Esperanton de Suso Moinhos. (Titolo en la galega: Memorias dun neno labrego)

Serio Oriento-Okcidento, 53

 

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 109
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2017
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Auch diese Kategorien durchsuchen: Tradukita beletro kaj prozo, Startseite Esperanto Bücher