Kertesz, Imre: Sensorteco
Tradukis Istvan Ertl
Priskribo: Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra... Mi esperas ke mi sukcesis trafi la ĝustan tonon. — István Ertl
Ĉe la legado de Sensorteco indas distingi du aspektojn: la konsideron pri Kertész mem, kaj tiun pri la literaturo de Ŝoa'. Tuj kaptas onin la voĉo de la libro. Ĝi havas karakterizan, klare distingeblan voĉon. Ne scipovante la hungaran, mi povas juĝi nur laŭ mia legado hebrea kaj germana. En ambaŭ lingvoj sentiĝas ke lia voĉo estas voĉo aparta... Estas klare ke por Kertész homa ekzisto prioritatas super judeco. Mi nomus lin verkisto unue ekzistisma, nur due juda, kiel preskaŭ ĉiuj kiuj verkis artnivele pri la Ŝoa'. Por Kertész Aŭŝvico estas la motoro, la bazo, kaj la infanaĝo. Ĝi estas por li lernejo, eĉ ferioj, eĉ nutraĵo – laŭ metaforo de Paul Celan: "nigra lakto". — Aharon Appelfeld
La kvazaŭfikcia rakontanto (Kertész ja mem travivis Aŭŝvicon kaj Buĥenvaldon kaj en sama aĝo) rediras sian rakonton deinterne, prezentante la faktojn de la juda vivo en Budapeŝto, de la kunŝovo de judoj unue en brikfarejoj kaj poste en fervojaj bestvagonoj – la faktojn pri la kamentuboj de Aŭŝvico kaj la pikdratoj de Buĥenvaldo – esence sen komentario... La internacia lingvo Esperanto konsistigas lingvon idealan por disvastigi la mesaĝon de la Holokaŭsto al plene internacia legantaro... Bele, ke ĝuste tiu ĉi verko havas sian lokon en la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio. — Humphrey Tonkin