Minnaja, Carlo: Historio de la Akademio de Esperanto
La Akademio de Esperanto estas rimarkinda fenomeno. Jam dum cent jaroj ĝi ekzistas kaj jam dum cent jaroj la Esperanto-parolantaro havas pri ĝi diversajn opiniojn: ĝi diligente laboras, aŭ ĝi ne sufiĉe laboras, oni respektas ĝin aŭ oni ĝin ne respektas.
Per ĉi tiu verko la aŭtoro kondukas la legantojn detale, saĝe kaj klere tra la centjara panoramo de la Akademio. Li priskribas la faktojn pri la funkciado de la Akademio tra la jardekoj, li prezentas la diversajn Akademianojn kaj montras interpersonajn koliziojn. Oni povas sekvi la disputojn pri neologismoj, landnomoj kaj pasivaj participoj. Ankaŭ ne mankas la diskuto pri foje uzataj vortoj kiel aliu, aliel, alies aŭ far. (Laŭ la antaŭparolo de John Wells).
Apendicoj kun la personoj apartenintaj al la Lingvaj Institucioj alfabete kaj en la diversaj jaroj, listoj de la prezidantoj kaj de la premiitaj verkoj same kiel bibiografio kaj sep indeksoj valorigas la esplorecan utilon de la verko.
.