Jung, Teo: Landoj de l' Fantazio.
En tiu ĉi originala utopia romano (aperis 1927) la konata esperantisto kaj eldonisto Teo Jung (1892-1986) majstre kaj inventeme satiris la okcidentan socion, rigardante ĝin per la okuloj de eksteruloj. Princoj el Raspaza, ĉefurbo de la paradiza Lando de l' Feliĉuloj, disigita de la cetera mondo per ĉielaltaj montaroj kaj vastegaj dezertoj, vizitas plurajn landojn de tiu cetera mondo kaj vidas tie la kruelan vivon de la plejmulto. Aliflanke usonano rimarkas, ke en la senklase organizita Raspaza vivas reĝoj kaj princoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, ja eĉ sklavoj.
.