Philippe, Benoît: Kvazaŭ varfo - originalaj poemoj
Priskribo: "Unue venas supraĵa lego per tuja rimarko de la eksteraj dekoraĵoj: oni frandas la son-elekton kaj la vort-varion; due, oni atingas la stilfigurojn kernaj por la komenca ŝajnsignifo. Dum tiu ĉi ŝtupo oni ektrovas eblajn kaj tamen brilajn vortludojn kiuj kune kun la stilfiguro kaj la fona, sed fajna, muziko, helpas la leganton trovi fine la poezian sencon... Kiel ĉe komenco de montara pado, iom post iom oni ekĝuas la varion de la floroj, kaj la multaj survojaj atingoj dum-iraj forgesigas la ŝvitigan penadon...
Philippe ŝajnas plene aliĝi al la modernismo, kaj kiel pentristo prenas el sia paletro diversajn kolorojn, tiel li vortumas verse... Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto." (Nicola Ruggiero)
.