Kock, Edwin, de: La konflikto de la epokoj
Ĉi tiu epopeo estas la majstroverko de Edwin de Kock (1930), kreita en sep jaroj, kun longaj interrompoj, dum preskaŭ 60 jaroj, inter 1959 kaj 2018. Ĝi rakontas pri kosma batalego, kun Lucifero kaj la homdia Kristo kiel ĉefrolantoj. Per spaca kaj tera vojaĝo multjarcenta kvin gvidantoj kondukas la aŭtoron por komprenigi pri la efikoj de la interluktantaj bono kaj malbono.