Korĵenkov (red): Baza Literatura Krestomatio

Artikel-Nr.: L3050

Auf Lager - en stoko

28,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Korĵenkov, Alexander (red): Baza Literatura Krestomatio.

4a eldono, korektita kaj kompletigita

Antaŭ 40 jaroj aperis la unua eldono de Baza Literatura Krestomatio (BLK), kompilita de Vilmos Benczik kiel kolekto de specimenoj akompane al la literaturhistoria parto de Gvidlibro por supera ekzameno, kaj rapide populariĝis en Esperantujo kiel “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”.  Al la dua eldono 1982 Benczik aldonis la biografian parton. En1986 estis publikigita la tria eldono, pli ĝuste, represo de la dua eldono.  Ankau ĝi post kelkaj jaroj estis elĉerpita, sed plia (re)eldono ne sekvis. BLK de jaro al jaro iĝis ĉiam malpli aktuala, ja la plej freŝa teksto en ĝi estis verkita probable en 1979. Sed dum la sekvaj kvardek jaroj aperis pluraj atentindaj beletraĵoj, kiuj meritis iĝi parto de nia “literatura minimumo” kaj Vilmos Benczik tre volonte permesis al ni pretigi novan eldonon de BLK, kondiĉe ke ĝi enhavu ĉion, kion li elektis, kaj postrikolton kun verkoj de novaj aŭtoroj, kiuj mankis en la tri Budapeŝtaj eldonoj.

La malnovaj biografietoj estis kompletigitaj kaj la biografietoj de la novaj aŭtoroj aldonitaj. La strukturo iom ŝanĝiĝis; nun en ĉiu biografieto sekvas la ĉefaj libroformaj verkoj de la koncerna aŭtoro. Al la tekstaro de la tria eldono estas aldonitaj du romanfragmentoj de Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová, antaŭe reprezentitaj nur per poemoj.  La Postrikolton konsistigis 63 tekstoj de 23 novaj aŭtoroj. Rezulte, la nuna eldono de BLK enhavas 199 tekstojn de 82 aŭtoroj.

La BLK estas utila por studantoj de la Esperanta literaturo en interlingvistikaj studo kaj en esperantistaj renkontiĝoj, kie regule okazas kursoj pri la Esperanta literaturo. Sed same ĝi taŭgas kiel gvidilo por unuopaj legemuloj tra la abunde rica esperanta literatura kulturo.

.

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 368
Verlag-Eldonejo Sezonoj, Kaliningrad
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2019-4
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Biographien / Biografioj, Originala beletro kaj prozo