Tofalvy, Eva: La liberiĝo
La de tiu ĉi romano, la hungara Lili Pataki kaj la ĉeĥa Ota Kratky estas junaj esperantistoj, kiuj interkonatiĝis en 1976. Ilia amo ekfloras en tiu historia periodo, kiam en Hungario la t.n. "malmola diktaturo", en Ĉeĥoslovakio la Husaka "normaligo" difinas la vivon de la civitanoj. La gejunuloj serĉas la vojon de la liberiĝo. Laŭ iliaj dialogoj sursceniĝas la estinto, kun du gravaj datoj: 1956 kaj 1968. ... La streĉa kaj interesa verko prezentas ne nur la baraktadon de la geamantoj por libereco, sed ankaŭ montras fidelan bildon pri la vivo en la antaŭlasta jardeko de la socialismo en Mezeŭropo.
La libro samtempe aperas en la esperantan kaj hungaran lingvojn.
.