Modest, Julian: Ĉasisto de sonĝoj
Ĉasisto de sonĝoj estas kolekto de 26 novaj rakontoj, enkondukitaj de eseeto pri rakontoj fare de la aŭtoro. Bonega legaĵxo dum varmaj someraj vesperoj.
Per la rakontoj ni ordigas nian vivon. Ili estas fragmentoj el niaj travivaĵoj, sonĝoj, fantazioj kaj imagoj, kiujn ni lumigas per la lumo de niaj meditoj kaj emocioj. Ni ŝatas rakonti, aŭskulti aŭ legi rakontojn. Kiam ni rakontas, ni ludas per la lingvo, per la pensoj, per la emocioj. La mondo de la rakontoj estas alloga kaj reva. Dank’ al la rakontoj nia vivo iĝas pli mirinda, pli bela.