Chrdle: Sen laco por paco - Vivo kaj verko de Bertha von Suttner

Artikel-Nr.: L3085

Auf Lager - en stoko

16,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Chrdle, Petro: Sen laco por paco - Vivo kaj verko de Bertha von Suttner

Bertha von Suttner (1843–1914), naskiĝis en Prago (tiama Aŭstria Imperio) kiel grafino Bertha Sophia Felicita Kinsky. Ŝi ricevis bonan edukon, sukcese studis kantadon kaj pianludon kaj parolis ses fremdajn lingvojn. Nelonge ŝi estis proksima kunlaborantino de la inventinto de dinamito kaj tiutempe unu el la plej riĉaj homoj de la mondo Alfred Nobel. Ili fariĝis amikoj por la tuta vivo kaj li ankaŭ finance subtenadis ŝiajn porpacajn aktivadojn.

Tridekjara, ŝi edziniĝis kun Arthur von Suttner. Tuj post la geedziĝo ili veturis por naŭ jaroj en Kartvelion, de kie ambaŭ revenis en Aŭstrion kiel jam famaj verkistoj kaj fervore ekaktivis en la tiam komenciĝanta pacmovado. La unuaj romanoj, en kiuj Bertha von Suttner jam klare esprimis siajn kontraŭmilitajn ideojn, estis Inventaro de animo kaj Epoko de maŝinoj. Tamen, ŝin vere famigis nur ŝia ĉefverko For la batalilojn!, kiu, laŭ la esprimo de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, estas komparebla eble nur kun Kabano de onklo Tom de Harriet Beecher-Stowe. Kiel ĝi faris por la nuligo de sklaveco pli ol ĉiuj sciencaj traktadoj, tiel la verko de von Suttner kontribuis al la disvastigo de la ideo de paco en la tuta mondo.

En la jaro 1905 Bertha von Suttner kiel la unua virino ricevis Nobel-premion pri paco.

Apud la porpacaj aktivadoj ŝi engaĝiĝis kontraŭ la tiama forta antisemitismo kaj okupiĝis ankaŭ pri virina emancipiĝo.

La libro estas provizita per dupaĝaj resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj.

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 153
Verlag-Eldonejo Kava-Pech, Prago
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2019
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 21,0 x 14,5

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Biographien / Biografioj, Socio-sciencoj, politiko, juro, Kulturo, historio, pedagogio