Steele: Sed nur fragmento

Artikel-Nr.: L3092

Auf Lager - en stoko

27,00

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Trevor Steele:Sed nur fragmento

Jen jam la tria eldono de tiu impona originala romano de Trevor Steele.

La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena. Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. Dum malmultaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco... Recenzistoj taksis ĝin unu el la plej bonaj originalaj romanoj aperintaj en Esperanto. 

“Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto.” (Poul Thorsen)

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 429
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2020
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo