Xi Jinping: Parlodado pri marksisma ekonomiko en Ĉinujo - kun aldonaj tekstoj
En la jaro 2020, kun sia tutmonda ekonomia malkresko kaj la tendenco en multaj landoj al ekonomia izoliĝo, Ĉinujo staras antaŭ novaj ekonomiaj kaj sociaj problemoj.
La reago de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) estas: pli koncentriĝi al la interna merkato kaj fari dispoziciojn por ligi ĝin kun la ekstera merkato, en tio favorante la projekton de la silka vojo. Dum multegaj ĉinaj studentoj lernis kaj lernas en la universitatoj de Usono kaj de aliaj kapitalis-maj landoj la benojn de la novliberalismo, la KPĈ atentigas pri la neceso studi la marksisman ekonomikon kaj adapti tiun teorion al la ĉina realo.
Por tio, la KPĈ ĵus publikigis artikolon de sia prezidanto Xi, kiun ni ĉi tie aperigas en Esperanto kun aldono de pluraj kromaj artikoloj pri la temo. La vojo, kiun iras la Regno de la Mezo, ja estas grava ne nur por Ĉinujo mem, sed ankaŭ por la cetera mondo kaj eble povas malfermi la vojon al nova epoko de emancipiĝo de la homaro.
El ĉina tradukis Minosun.
Fakte la parolado de Xi Jinping uzas nur 10 paĝojn de la libro. Sur la plej multaj paĝoj troviĝas aliaj rilataj tekstoj, ekzemple
Juri Finkel: Pri la soveta lernlibro pri ekonomiko
Su Kaiming: Ekonomiaj ŝanĝoj post 1978
Bergmann, Theodor: La socialisma disvolvo-atrategio de la PR-Ĉinujo
Lenino pri la nova ekonomia politiko
Xy Yang kaj Lin Fangfang: raduko kaj akcepto de la marksa "Kapitalo" en Ĉinujo (1899-1917)