Kiselmann, Christer (red): Matematiko translimen
Matematiko translimen estas kaj popularscienca kaj altnivela revuo pri la matematikaj sciencoj, eldonata de Internacia Asocio de Esperantaj Matematikistoj.
La nuna numero, la oka, ampleksas 180 paĝojn kaj enhavas kvin artikolojn diverstemajn kaj diversnivelajn: du pri elementa geometrio du-dimensia, pli precize pri trianguloj; unu pri teoria fiziko, pli precize pri kvantuma teleportado; unu temas pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado; kaj finfine unu montras kiel ni povas konstrui regulan plurangulon kun 257 lateroj.