Kiselmann, Christer (redaktis): Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius
La Internacia Scienca Akademio Comenius, fondita en 1986, eldonas nun la duan volumon de siaj Aktoj kun ok diverstemaj ĉapitroj verkitaj de kvin sciencistoj kaj ampleksanta pli ol ducent paĝojn. Ili temas pri instruado de gramatiko, kulturaj trajtoj de la lingvo esperanto, rilatoj inter parolelementoj, pri la nuna araba lingvo, pri tradukado el la Biblio, pri la vivo kaj verko de William Shakespeare, pri la jidogramatiko de Zamenhof kaj la influo de jido evidenta en lia Lingvo universala, kaj fine pri la rektoj de Eŭklido, studo lingva kaj matematika.
ENHAVO:
Corsetti: Ĉu du reguloj aŭ dek ses? Pri lernolibroj kaj instrumetodoj de naciaj lingvoj kaj de Esperanto.
Corsetti: Por ke lingvo estu tutmonda ne suficxas fari ĝin kulture eŭropa
Pennacchietti: Modelo por bildigi la dinamikon de la rilatoj inter du parolelementoj
Pennacchietti: Ĉu la nuntempa araba literaturo lingvo estas eŭropa lingvo?
Nordenstrom: Tradukado de la biblio: kelkaj defioj
Tonkin: Shakespeare sen masko
Kiselman: La jido-gramatiko de Zamenhof kaj la Lingvo universala
Kisleman: La rektoj de Eŭklido