Stuppnig, Martin: Home en senhomeco - militaj impresoj
Home en Senhomeco fare de la konata aŭstra esperantisto Martin Stuppnig (nask 1925) estas memoraĵoj, en kiuj la aŭtoro priskribas siajn rememorojn el la milito, kiam li estis devigita batali por la venko de la Tria Regno. La unua parto priskribas liajn travivaĵojn en la kruela batalo ĉe Montecassino, la dua liajn aventurojn en la angla militkaptitejo en Afriko.
El la germana originalo tradukis Jozefo Horvath.
Aldonaĵojn pri la milito ĉe Montecassino kaj pri britaj militkaptitejoj en Afriko skribis Petr Chrdle