Rilke: La sonetoj al Orfeo

Artikel-Nr.: L3132

Auf Lager - en stoko

15,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Rilke, Rainer Maria: La sonetoj al Orfeo  - Die Sonette an Orpheus

Dulingva eldono (germana kaj esperanta), el germana tradukis Mark Fettes.

Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la germana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tradukistoj.

Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekretojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne strebante al tro hasta kompreno.

En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de "aŭdo-templo" en kiu la bestoj, sed ankaŭ la homoj, kapablas aŭskulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la aŭtenta memo de ĉiu homo povas elsoni. Povas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de propedeŭtiko, preparon por la propra memdisvolva, sintransforma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ĉiu el ni elkanti propravoĉe.

(El la Enkonduko de Mark Fettes)

 

 

 

 

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 144
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2020
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo