Tonkin: Memoru ĉi praulojn

Artikel-Nr.: L3133

Auf Lager - en stoko

26,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Tonkin, Humphrey: Memoru ĉi praulojn - eseoj pri Esperanto-literaturo

Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton...

"Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter-rilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, normoj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sentas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la verkoj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esperanto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj..." (Humphrey Tonkin)

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 251
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2020
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Interlingvistiko (en Esperanto), Esperanto-movado, Originala beletro kaj prozo