Brault, Stephane (trad): La kanto de Gilgameŝ
Kiam arkeologoj elterigis la dek du argilajn tabulojn sur kiuj troviĝas "La kanto de Gilgameŝ" en Mezopotamio, ili malkovris ne nur la unuan epopeon de la tutmonda literaturo kaj fascinan eksterbiblian rakonton pri la diluvo, ili ankaŭ revivigis supernaturan sed homan heroon, praavon de Heraklo kaj Odiseo, kies angoro antaŭ la neeviteblo de la morto aŭguras tiun de Gotamo, fondinto de Budhismo.
.
.