Preußler, Otfried: La malgranda fantomo.
Dum malbona vetero la malgranda fantomo kutime pasigis la fantoman horon en la kastela muzeo, inter malnovaj bildoj kaj kirasoj, inter pafilegoj kaj lancoj, inter sabroj kaj kavaleriaj pistoloj... Sed kion fari, se la fantoma horo subite ne plu funkcias kaj necesas iri inter homojn?
La klasikaĵo de la germana porinfana literaturo prezentas universalan rakonton pri amikeco, kuraĝo kaj infana sprito. Rekomendinda por ĉiu aĝo.
El la germana (Das kleine Gespenst) tradukis Kirilo Brosch.
Kun la originalaj ilustraĵoj de Franz Josef Tripp, tekstoj adaptitaj al Esperanto.