Giroux, Valéry / Larue, Renan: Veganismo
Preter manĝkutimo aŭ vivmaniero, veganismo estas socia kaj politika movado celanta liberigon de bestoj el la homa jugo. Kontraŭantaj karnismon, veganoj rezignas uzadon de produktoj aŭ servoj devenaj de ilia ekspluatado.
Ties argumentoj ricevas nuntempe eĥon pli kaj pli favoran inter konsumantoj, dum la bestoj, surteraj aŭ en la maro, neniam estis pli multnombre murditaj.
Ĉi eseo estis okazo por ĝiaj aŭtoroj montri, ke la socio, kiun la veganoj prideziras (kaj antaŭmontras per siaj ĉiutagaj praktikoj), baziĝas sur konceptado pli larĝa pri justeco. Tiu justeco, kiu devus ampleksi la tuton de la estuloj kapablaj je sento.
Valéry Giroux estas juristino kaj doktorino pri filozofio, Renan Larue estas profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa-Barbaro kaj instruas literaturon kaj Vegan Studies [veganajn studojn].
El la franca originalo (Veganisme) tradukita de membroj de la vegetara sekcio de SAT, glosaro de Gary Mickle.
.