La kateĥismo de la katolika eklezio - Kompendio
La Kompendio havas tri bazajn karakterizaĵojn: strikta dependeco el la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, dialoga strukturo, kaj uzo de bildoj en la kateĥizado.
La Kompendio kontinue referencas al la Kateĥismo, jen per akurata indiko de la koncernaj ciferoj de la Kateĥismo, jen per konstanta adhero al ties strukturo, disvolviĝo kaj enhavo.
La Kompendio havas kvar partojn laŭ la fundamentaj leĝoj de la kristana vivo:
1) La konfeso de la kredo
2) La celebro de la kristana mistero
3) La vivo en Kristo
4) La kristana preĝo
Kun multaj koloraj bildoj.
Tradukis en Esperanton Armando Zecchin, Antonio de Salvo kaj Bernhard Eichkorn
.