Shelley: Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo

Artikel-Nr.: L3182

Auf Lager - en stoko

14,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Shelley, Mary:  Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo

Kiu ne konas Frankenŝtajnon? Aŭ pli precize, la monstron kiun li kreis? Sed, ĉu vere ĝi estis monstro?
Frankenŝtajno estas klasikaĵo de la angla literaturo, kiu kunigas la ĝenrojn de gotikismo kaj romantikismo. La verkinto, Mary Shelley, filino de filozofoj, estis nur 18-jaraĝa kiam ŝi verkis la romanon.
Viktor Frankenŝtajn estas junulo el Ĝenevo. Dum siaj studoj ĉe la Universitato de Ingolstadt en Bavario, li malkovras „la kaŭzon de generiĝo kaj vivo". „Ne, pli ol tio! Mi eĉ fariĝis kapabla enanimigi senvivan materion."
Nerezistebla impulso pelas lin konstrui homan korpon, per korpopartoj de kadavroj, kaj vivigi ĝin. Bedaŭrinde, li sukcesas.
La ĵus vivigita estulo, konfuzite, forfuĝas. Li scias nenion, kaj devas mem lerni ĉion de nulo. Komence, li deziras esti akceptata de la homoj, sed pro sia horore malbela vizaĝo, li estas kruele forpelita de ĉiuj. En mizero, li serĉas sian kreinton, kaj minacas lin per murda venĝo.

El la angla tradukis la romanon Klivo Lendon

.

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 186
Verlag-Eldonejo Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2022
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,0 x 14,8

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Tradukita beletro kaj prozo