Ráczkevy-Eötvös; Atributoj de apostoloj kaj evangeliistoj

Artikel-Nr.: L3195

Auf Lager - en stoko

8,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Ráczkevy-Eötvös, Ágnes: Atributoj de apostoloj kaj evangeliistoj.

Detala priskribo de atributoj de unuopaj apostoloj kaj evangeliistoj kompletigita je multaj ilustraĵoj. Temas pri utila helpilo ne nur por vizitantoj de preĝejoj, sed ankaŭ por scivolema turisto, ofte staranta antaŭ iu bildo aŭ statuo de sanktulo ne sciante, pri kiu temas.

Jen la vortoj de la aŭtorino:

Mi naskiĝis kaj kreskis en la familio, komunumo kaj tradicio de la hungara reformita eklezio.

Por mi la plej bela preĝejo estas tiu, en kiu mia avo predikis: granda salono en la unua etaĝo de domo en la centro de Budapest.

Tie, kie sur la blankaj muroj troviĝas nur kelkaj citaĵoj el la Biblio kun geometriaj bildoj aŭ plantaj motivoj.

Mi memoras pri la surprizo dum la unua vizito en katolika preĝejo! La bildoj, la skulptaĵoj, la pentritaj fenestroj! La Biblio de malriĉuloj – diris al mi mia avino. La malriĉaj homoj antaŭ jarcentoj ne scipovis legi, pro tio oni rakontis la plej gravajn okazaĵojn de la vivo de Jesuo Kristo, sanktuloj, apostoloj per bildoj.

Ofte mi ne havis ideon, kiu estas sur la bildoj kaj kiel aliaj homoj povas tion scii? Poste mi lernis, ke pro la atributoj eblas ricevi respondon al tiu ĉi demando.

Mi komencis esplori tiun tre interesan temon kaj por ekumena kongreso mi preparis prelegon pri la atributoj de apostoloj kaj evangeliistoj. Kun ĝojo mi redaktis la tekston de la prelego por tiu ĉi libreto kaj kore mi invitas vin al interesa aventuro!

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 113
Verlag-Eldonejo Kava-Pech, Prago
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2022
Einband - bindaĵo Gebunden - bindita
Größe (H x B) in cm 17,1 x 12,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Religio, filozofio